Sesuma nombrosistemo

Sesuma nombrosistemo estas pozicia nombrosistemo, kiu havas ses kiel bazon. Do ĝi uzas nur 6 ciferojn por reprezentado de nombroj. Ĝin sendepende adoptis malgranda nombro de kulturoj. Kiel dekuma nombrosistemo, ĝi estas duonprima, kvankam ĝi estas unika, ĉar ses estas produkto de du sinsekvaj nombroj, kiuj ambaŭ estas primoj (2 kaj 3). Pro tiu fakto, ke ses estas supera altkomponita nombro, multaj argumentoj faritaj favore al la dekduuma nombrosistemo sistemo ankaŭ aplikeblas al sesuma kaj povas ŝajni eĉ pli trafaj. Fakte la sesuma logiko povas esti perceptata kiel la etendaĵo de ternaraj logikaj sistemoj de Jan Łukasiewicz kaj Stephen Cole Kleene adoptitaj por klarigi la logikon de statistikaj testoj kaj skemoj kun forestantaj datumoj en sciencoj uzantaj empiriajn metodojn.[1]

  1. Zi, Jan (2019), Models of 6-valued measures: 6-kinds of information, Kindle Direct Publishing Science, https://www.amazon.com/dp/B081PT2CPR 

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search